Renkontiĝo okaze de 130 jaroj de Esperanto

La renkontiĝo dediĉita al la tago de Esperanta okazos merkredon, la 26an de julio 2017, de la 10a ĝis la 13a horo en Ljubljana, Štefanova 11. Per ĝi slovenaj esperantistoj honorigos 130 jarojn de Esperanto, 100a datrevenon de la morto de L. L. Zamenhof, 110 jarojn de Esperanto en Slovenio kaj 80 jarojn de Slovenia Esperanto-Ligo. En la unua parto prelegos J. Jug, J. Zadravec kaj P. Grbec, en la dua parto oni elektos tri plej bonajn proponojn por la logotipo de Slovenia Esperanto-Ligo.