Renkontiĝo de esperantistoj sur Polževo la 20an de majo

La renkontiĝo de esperantistoj, de iliaj familianoj kaj de iliaj geamikoj okazos sabaton, la 20an de majo 2017, en la gastejo Polževo apud la urbeto Višnja gora. La ĉefa parto de la renkontiĝo estos konsiliĝo pri estonteco de la Esperanto-movado. Post tagmanĝo ili piediros ĝis la vilaĝo Muljava, kie ili rigardos la subĉielan muzeon Jurčičeva domačija - la naskiĝdomon de la slovena verkisto Josip Jurčič. Poste ili daŭrigos la vojon ĝis la fonto de la rivero Krka kaj revenos en la vilaĝon Muljava. 

La renkontiĝon organizas Slovenia Esperanto-Ligo okaze de 130 jaroj de Esperanto, 110 jaroj de Esperanto en Slovenio, 100 jaroj post la morto de L. L. Zamenhofa kaj 80 jaroj de Slovenia Esperanto-Ligo.