Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21a de februaro 2023

 La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estis kreita por emfazi la gravecon de utiligo de la gepatra lingvo en instruado en lernejoj. Infanoj lernas plej bone per lingvo kiun ili plene komprenas, sed tro ofte ili ricevas instruadon en iu alia lingvo kiun ili pli malbone komprenas, se entute.

Invito al soleno okaze de la Tago de homaj rajtoj kaj de la Zamenhofa tago

La emblemo de Esperanto-Societo Ljubljana

Esperanto-Societo Ljubljana (ESL) invitas al la soleno kaj kuniĝado okaze de la 163-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof kaj al honorigo de la Tago de Esperanto-libro kaj de la Tutmonda tago de homaj rajtoj sabaton, la 10-an de decembro 2022, je la 10:30 horo en la salono de Slovenia Esperanto-Ligo en Ljubljano, Grablovičeva ulica 28.

Paĝoj