Malferma Tago merkredon, la 26an de julio 2023

Slovenia Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Societo Ljubljana organizas Malferman Tagon okaze de la Monda Esperanto-Tago, kiu okazos merkredon, la 26an de julio 2023, en publikaj ejoj en la strato Grablovičeva ulica 28 en Ljubljano.

Ni estos je via dispono kun informoj kaj diversaj aranĝoj de la 10a ĝis la 16a horo.

Je la 11a okazos ronda tablo pri instruado de lingvoj en elementa lernejo.

Vi povos vidi la bibliotekon de Esperanta literaturo kaj la vendan ekspozicion de libroj. La junulara angulo proponos ludojn kaj enigmojn. Intere, estos kultura surprizo.

Vi povos servi al vi senalkoholajn trinkaĵojn.