Invito al Zamenhofa tago 2023 en Slovenj Gradec

Esperanto-Sekcio de Kultura Societo Slovenj Gradec (ES KSSG) kaj Slovenia Esperanto-Ligo (SIEL) invitas al la soleno kaj kuniĝado okaze de la 164-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof kaj al honorigo de la Tago de Esperanto-libro kaj de la Tutmonda tago de homaj rajtoj. La soleno okazos sabaton, la 16an de decembro 2023, je la 10a horo en la salono de la Biblioteko Ksaver Meŝko, en la strato Ronkova ulica 4, Slovenj Gradec.
 
La programo:
  1. Salutvortoj de la gastiganto
  2. Prezento de nova originala verko Mia transtempa letero al Hannah kun la aŭtoro Vinko Ošlak kaj la redaktoro Mario Vetrih
  3. Premiera deklamo de la balado Anka de Anton Aŝkerc en Esperanto (Tomaž Longyka)
  4. Programero de ES KSSG
  5. Paperteatraĵo/kamiŝibajo Tritiko, la plej bela floro (Dragica Ropret Žumer)
  6. Kuniĝado kaj manĝetado en la gastejo Vili
 
La renkontiĝon ni daŭrigos per libera diskutado, kuniĝado, manĝetado kaj babilado. Oni povos en gvidata grupo promeni tra la stratoj de la malnova centro de la urbeto.
 
Ni afable invitas ĉiujn membrojn de Esperantaj organizaĵoj kaj samideanojn el Slovenio kaj el najbaraj landoj. Bonvolu inviti ankaŭ viajn geamikojn kaj gekolegojn kaj tiujn, kiuj eble ne scios pri nia invito.