Invito al Zamenhofa tago 2017

Esperanto-Societo Ljubljana (ESL) kaj Slovenia Espe­ranto-Ligo (SIEL) invitas al la soleno kaj kuniĝado okaze de la 158-a datreveno de la naskiĝo de L.L. Zamenhof kaj al honorigo de la Tago de Esperanto-libro kaj de la Tutmonda tago de homaj rajtoj vendredon, la 15-an de decembro 2017, je la 10-a horo en la salono je la adreso Štefanova 11, Ljubljana.

La programo:

  1. Alparolo de la prezidanto de SIEL okaze de la 80-a datreveno de la organizo – Janez Zadravec
  2. Enmanigo de rakonoj al kunlaborantoj de la RTV Slovenija – Janez Zadravec
  3. Reformacio post 500 jaroj kaj Esperanto post 130 jaroj – Kiel estonte? – mag. Vinko Ošlak
  4. Poemo de Josip Pupačić More / La maro – deklamas Reneja Mihelič
  5. Preparo de eldono de la reta Slovena - Esperanta vortaro (pliampleksigita kaj renovigita vortaro de Mica Petrič) – mag. Janez Jug.

La programon kunligos mag. Ostoj Kristan. La renkontiĝon ni daŭrigos per libera diskutado, kuniĝado, manĝetado kaj babilado. Eblos ankaŭ aĉeti Esperantan literaturon el la stoko de la Slovenia Esperanto-Ligo kaj pagi la membrokotizojn.

Ni afable invitas ĉiujn membrojn de Esperantaj organizaĵoj kaj samideanojn el Slovenujo kaj el najbaraj landoj. Bonvolu inviti ankaŭ viajn parencojn, geamikojn kaj gekolegojn kaj tiujn, kiuj eble ne scios pri nia invito.

Bonvenontaj!